The translation of this page isn't yet complete. Until it is, unfinished parts use the English original.
Enhavtabelo
Surmetado de volumoj
Navigado
Aspekto
Agordo de la Spurilo
Prilaboro de dosieroj
Stato de agoj

La Spurilo (Tracker)

La Spurilo estas grafika interfaco al ĉiuj viaj dosieroj. Ĝi permesas al vi krei novajn dosierojn kaj dosierujojn aŭ serĉi, lanĉi, nomŝamĝi, forigi kaj kopii ekzistantajn.

La Spurilo estas programo tute simila al ĉiuj aliaj (la labortablo kun ĝiaj piktogramoj fakte estas nur plenekrana fenestro de la Spurilo konstante montranta la specialan dosierujon), La Spurilo aperas kun ĉiuj ĝiaj fenestroj en listo de la Laborstrio, povas esti ĉesigita kaj restartigita. La plej simpla vojo ĉesigi kaj restartigi paneintan aŭ paraliziĝintan la Spurilon (aŭ eĉ la Labortstrion) estas uzi La Procezarobservilon.

index Surmetado de volumoj

Por atingi entenon de fiksitaj diskoj, lumdiskoj, poŝmemoriloj k.t.p., vi devas komence surmeti volumojn por la sistemo ekuzis ilin. Vi povas fari tion per submenuo Surmeti, kiun vi povas trovi en menuo de la Laborstrio aŭ de la Spurilo, per dekstra alklako sur ajna loko de la labortablo aŭ per dekstra alklako sur piktogramo de disko sur la labortablo.

drill-down.png

Por eviti permanan surmetadon por ĉio necesa dum ĉiu praŝargo ekzistas speciala Agordo.
La ekzempla agordo supre aŭtomate surmetos iun ajn konektitan/enmetitan memorilon kaj ankaŭ resurmetos ĉiuj antaŭe surmetitajn diskojn dum praŝargo.

Antaŭ ol diskonekti fiksitan diskon aŭ poŝmemorilon certiĝu ke vi sukcese demetis la volumojn kaj ĝiaj piktogramoj malaperis. Tio garantios ke transdono de ĉiu via datumo estas finita. Aliokaze vi povas perdi vian datumon aŭ eĉ rompi diskon!
La Hajko kapablas surmeti volumojn formatigitajn ne per la sistemo BFS. Tamen aliaj dosieraj sistemoj ne estis testitaj rigore. Konservado de informo en tiujn volumojn povas iam kaŭzi perdon de informo. Se vi atentas sekurecon ĉiam preferu Surmeti nurlege.

index Navigado

Duobla alklako al dosierujo dekomence implicas ke la Spurilo malfermos novan fenestron lasante malfermita la patran. Tio povas rapide superplenigi ekranon per la fenestroj.
Vi povas preventi tion premtenante OPCIKLAVON, kio aŭtomate fermos patran fenestron.
Tio funkcias ankaŭ dum klavara navigado. Pli detale legu en la ĉapitro Ŝparklavoj kaj klavkombinaĵoj.

Movado tra dosierujoj estas unu el ĉefaj celoj de la Spurilo, simile al dosieraj administriloj en aliaj sistemoj. La Spurilo de la Hajko havas kelkajn unikajn eblecojn helpantajn fari tion pli komforte.

indexHierarkiaj falmenuoj

Anstataŭ duoble alklaki dosierujon por eniri suben ekzistas pli komforta rimedo - la hierarkia falmenuo:

drill-down.png

Dekstra alklako sur dosierujo aperigas menuon kie la unua elemento estas falmenuo, kiu permesas navigi al subaj niveloj. Simple iru laŭ hierarkio ĝis necesa dosiero aŭ dosierujo kaj alklaku ĝin por uzi. Supra ekzemplo montras entenon de la dosierujo/boot/home/config/.
Se vi faros tion trenante dosieron, la dosiero estos movita en elektiton.

Vi povas uzi similan metodon en ajna fenestro de la Spurilo:

window-drill-down.png

Alklaku suban maldekstran areon kun informo pri nombro de elementoj kaj aperos submenuo por ĉiuj niveloj ekde nuna loko. Tie vi povas kutime navigi.

Atentu, ke la labortablo ĉiam estas la plej supra nivelo kie la Spurilo montras surmetitajn volumojn. Do, se vi volas navigi en alian diskon komence navigu supron (labortablon).


Vi povas uzi saman submenuon trenante dosieron sur dosierujo. Se vi iom da tempon tenos trenatan dosieron sur dosierujo aperos submenuo per kiu vi povos elekti celon. Se treni dosieron per dekstra musbutono vi povos elekti agon inter kopii, movi aŭ ligiligi tuj kiam vi lasos la butonon.

index Saltado al dosieroj per antaŭtajpado

Ŝajne vi konas eblecon de aliaj dosieradministriloj: tajpante komencajn literojn de la nomo vi tuj saltos al unua dosiero kiu komenciĝas per tiuj literoj. La Hajko disvolvis la ideon. Se forestas dosiero kun nomo komencanta per tiuj literoj vi saltos al unua dosiero kies nomo entenas la literojn ie ajn en la nomo. Aŭ eĉ se nomo ne entenas literojn la serĉado daŭros tra atributoj de doiseroj.

window-type-ahead.png

En supra ekzemplo multaj dosieroj komenciĝas per "Haiku logo", do tajpado de komencaj literoj estos senutila. Tamen en la Hajko vi povas tajpi "web" por salti al la dosiero "Haiku logo - website". Enigataj signoj aperas en suba maldekstra angulo, kie vi kutime vidas nombron de dosieroj en dosierujo. Kaj post sekundo la la informo en la kampo restaŭriĝos kaj vi povos ekserĉi denove.

index Filtrado per antaŭtajpado

Anstataŭ salti dum tajpado vi ankaŭ povas filtri taŭgajn dosierojn - ĉiuj netaŭgaŭ dosieroj fariĝos nevideblaj. Tio povas efektivigi serĉadon precipe se dosieroj estas tre multnombraj. Por komenci filtradon aŭ dividi serĉajn ŝablonojn premu MAJUSKLIGKLAVON SPACON.
Diference de antaŭtajpa saltado la filtrado daŭros ĝis kiam vi ne presos ESKAPKLAVO aŭ ne fermos ĉi fenestron (aŭ ne ŝanĝos dosierujon, se vi uzas solfenestran navigadon).
Ŝalti antaŭtajpan filtradon vi povas en Agordo de la Spurilo.

index Aspekto

window-menu.png

Fenestroj de la Spurilo proponas tri reĝimojn de montrado per la menuo Fenestro:

La menuo Fenestro proponas kelkajn aliajn funkciojn:

Sometimes you just want to rearrange a few icons without doing a complete Clean up (ALT K). In that case, you select these icons and start to drag them to their new location. Before you drop them there, keep ALT pressed. This will align the icons to the invisible grid.

The first column in List view mode determines the icon labels in Mini and Icon view mode. Normally, that's the file name, but you can just as well switch to List view, drag the Size column to the left and have the icons labeled with their size when switching back to Icon view mode. Neato!

Aliaj funkcioj estas evidentaj.

index Agordo de la Spurilo

Fenestro | Agordo... malfermas panelon kun iom da opciojn kiuj estas aplikataj realtempe, do vi vidos ŝanĝojn tuj.
Tio estas:

La agorda panelo estas alireble ankaŭ per La Spurilo (Tracker) el menuo Preferences de la Laborstrio.

index Prilaboro de dosieroj

Preskaŭ ĉiuj agoj proponataj per la menuo Dosiero por elektita dosiero estas ankaŭ proponataj per la kunteksta menuo, kiu aperas per dekstra alklako sur dosiero.

La komandoj estas evidentaj.

index Stato de agoj

Kiam vi kopias, movas aŭ forigas dosierojn la Spurolo montras staton de la agoj per speciala fenestro. Se okazas pli ol unu ago, por ĉiu tasko estas propra stato.

transaction-status.png

Du dekstraj butonoj permesas paŭzi aŭ tute ĉesi la agojn. Tio povas utili dum amasaj agadoj. Por ekzemplo, vi bezonas urĝe lanĉi grandan programon. Tamen jam okazas kopiado de granda amplekso da datumo per kiu estas forte okupitaj viaj diskoj kaj tio prokrastos la lanĉadon - vi povas tempe paŭzi kopiadon.