Enhavtabelo
Menuo de la Laborstrio
La pleto
La listo de rulantaj programoj

La Laborstrio (Deskbar)

La Laborstrio estas malgranda panelo kiu dekomence lokiĝas en supra dekstra angulo de ekrano. Tio estas versio de Hajko por la Taskostrio de Vindozo kun ĝia butono "Lanĉi". Ĝi entenas menuon de la Laborstrio per kiu vi povas lanĉi programojn kaj agordilojn, pleton kun horloĝo kaj aliaj rimedoj, kaj sube lokiĝas listo de nun rulantaj programoj.

positions

Vi povas movi la Laborstrion en iun ajn angulon aŭ kiel lineo lokigi laŭlonge de suba aŭ supra ekrana limo. Kroĉu aspran areon ĉe maldekstra flanko de la pleto (rigardu sagetojn supre) kaj trenu & ĵetu la Laborstrion sur deziratan lokon.
Ankaŭ vi povas faldi ĝin en kompaktan formon. Trenu la aspran areon sur menuon de la Laborstrio. Alto de panelo egalos al alto de titollangeto, do fenestroj de programoj en plenekrana reĝimo ne ŝirmos la Laborstrion kun la pleto kun horloĝo kaj piktogramoj.

Kroĉante aliflankan aspran areon kaj trenante ĝin horizontale vi povas ŝanĝi vaston de la Laborstrio:

width

Pli vasta la Laborstrio permesas havi pli da piktogramoj en la pleto per sola ĉeno. Ankaŭ tio permesas eviti stumpigon de longaj nomoj de programoj, precipe se vi uzas grandajn piktoramojn.

index Menuo de la Laborstrio

Menuo aperas se vi alklakos supran panelon de la Laborstrio.

deskbar.png

indexAgordo de la Laborstrio

prefs-deskbar.png

La panelo de agordo de la Laborstrio havas tri fakojn.

Programoj

La menciitaj atributoj neniel influas instalitajn programojn, influas nur aspekton kaj konduton de la listo de rulantaj programoj.

Ordigi programojn laŭnome Ordigas la liston de rulantaj programoj alfabete.
La Spurilo ĉiam unua Okaze de alfabeta ordigo la Spurilo ĉiam estos unua en la listo.
Montri liston de programaj fenestroj Provizas piktogramon por montri/kaŝi liston de ĉiuj fenestroj de programo rekte sub ĝia lista elemento en la Laborstrio.
Disvolvi la liston dum lanĉo La listo de fenestroj por denove lanĉitaj programoj estos aŭtomate disvolvita.
Kaŝi nomojn de programoj Kaŝas tekstajn etikedojn por rulantaj programoj.
Piktograma grando Atribuas piktograman grandon por rulantaj programoj.

Menuo

Dum komencaj elementoj de menuo estas fiksitaj, vi licas ĝustigi la elementojn post Ĉesi laboron....
Tie vi povas atribui nombrojn de ĵusaj dokumentoj, dosierujoj kaj programoj montrataj en la submenuoj de la Laborstrio aŭ decidi ĉu vi volas vidi ilin entute.
La butono Redakti per la Spurilo... malfermos la fenestron kun doserujo ~/config/settings/deskbar/menu/. Tie vi povas trovi dosierojn kaj dosierujojn, kiuj aperas en la menuo de la Laborstrio, dekomence tio estas Applications (Programoj), Demos (Demonstraĵoj), Deskbar applets (Kromprogramoj), kaj Preferences (Agordiloj).
Vi povas forigi la elementojn aŭ aldoni ligilojn al programoj aŭ dokumentoj, aŭ informpetojn per simpla kopiado aŭ forigado en ĉi dosierujo.

Por la programoj instalitaj per pakaĵoj la menuaj elementoj estos aldonitaj aŭtomate en la Labortstrion. Depende de nombro de instalitaj pakaĵoj tiu listo povas tre grandiĝi. Se vi preferas tutan kontrolon kaj deziras vidi tie nur programojn por kiuj vi kreis ligilojn mem (eventuale aranĝinte ilin per subdosierujoj), do vi povas:
Krei ligilon al dosierujoj menu en la dosierujoj ~/config/settings/deskbar/ kaj renomigi ĝin en menu_entries. Per la Terminalo vi povas fari tion per komando:

ln -s ~/config/settings/deskbar/menu ~/config/settings/deskbar/menu_entries

Fenestro

Finfine, la agordo por fenestro de la Laborstrio.

Ĉiam videbla La Laborstrio ĉiam estas antaŭ ĉiuj aliaj fenestroj.
Aŭtomate antaŭigi La Laborstrio antaŭiĝas se musa montrilo tuŝos ĝin kaj dronas kiam musa montrilo lasos areon de la Laborstrio.
Aŭtomate kaŝi La Laborstrio malgrandiĝas ĝis nur kelkaj bilderoj kaj reaperas nur se musa montrilo tuŝos ĝin.

index La pleto

calendar.png

Krom ĉio alia, en la pleto lokiĝas la Horloĝo. Musumu ĝin por aperigi spucaĵon kun nuna dato. Maldekstra alklako aperigos kalendaron. Dekstra alklako aperigos menuon per kiu vi povas aperigi/kaŝi la Horloĝon kaj lanĉi agordilon Tempo (Time).

Iu ajn programo povas meti propran piktogramon en la pleton por proponi rapidan kontrolan interfacon por uzanto. La Retpoŝto, porekzemple, signalas tie se vi havas nelegitajn leterojn kaj proponas kuntekstan menuon por krei novan leteron aŭ kontroli pri la novaj. La Taskadministrilo (ProcessController) estas alia ekzemplo, kiu uzas piktogramon en la pleto por informi pri konsumo de memoro kaj procesora okupo kaj ankaŭ proponas kuntekstan menuon.

index La listo de rulantaj programoj

list-of-apps.png

Vi povas reaperigi rulantan programon per alklako al ĝia elemento en la Laborstrio kaj elekto de (unu el) ĝiaj fenestroj el submenuo. Per dekstra alklako vi povas Kaŝi/Montrii ĉiujn fenestrojn aŭ Fermi ĉiujn kaj tiel ĉesigi la programon mem.

MAJUSKLIGKLAVO STIRKLAVO +alklako sur iu programo kaŝas ĉiujn ĝiajn fenestrojn, STIRKLAVO +alklako montras ilin denove.

Kiam montrado de ĉiuj programaj fenestroj estas ŝaltita, vi povas klaki per meza butono sur fenestro aŭ programo por lanĉi alian kopion de la programo. Por ekzemplo, se mezbutone alklaki la Stilreadaktilon aperos nova fenestro de la Stilredaktilo.
Ankaŭ premtenante MAJUSKLIGKLAVON alklako per meza butono malfermas la fenestron. Ekzemple, se vi volas fermi iujn el multaj fenestroj de la Spurilo.

Iam programo povas paraliziĝi eĉ se ĉiuj ĝiaj fenestroj estas fermirtaj, kaj la elemento de listo de rulantaj programoj en la Laborstrio ne malaperas. Tiuokaze vi povas uzi sekondiĉan ĉesigon (Vulcan Death Grip): premtenante MAJUSKLIGKLAVON STIRKLAVON ALTERNATIVKLAVON alklaku probleman elementon. Kaj jen!

Se vi ŝaltos montradon de ĉiuj programaj fenestroj en agordo de la Laborstrio, vi povos kaŝi/disvolvi la liston rekte sub menua programa elemento.

Antaŭ ĉiu programa fenestro estas piktogramo montranta ĝian staton. Hela piktogramo signifas ke la fenestro estas videbla, malhela - signifas ke la fenestro estas kaŝita. Tri streketoj antaŭ piktogramo signifas ke la fenestro ĉeestas en alia labora spaco.